Memstareco
Ĉu vi scias, kiel mi enlitiĝas nun? Tage, kiam mi ekvolas dormi, mi iras al la patrino kaj vokas ŝin iri kun mi en la dormoĉambro. Tie ŝi helpas min en la liton. Mi metas mian kapon sur la kusenon, malfermas la okulojn kaj ekdormas. Kaj hodiaŭ - hodiaŭ mi atingis novan nivelon. La patrino estis okupita, kaj mi ekvolis dormi. Do, mi iris mem al mia liteto, enkrablis en ĝin, brakumis mian amatan elefantidon kaj ... ekdormis. Kiam la patrino venis, mi jam sonĝis.



0 Comments:
Kommentar veröffentlichen
<< Home